El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komerca delegacio de usona prezidento vizitis Ĉinion

| 2015-04-14
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 13a de aprilo Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, intervidiĝis kun sinjorino Penny Pritzker, reprezentanto de usona prezidanto, komerca ministro de Usono kaj estro de la komerca delegacio de usona prezidanto.

 


Li Keqiang kaj Penny Pritzker dum la intervidiĝo

 

    Li Keqiang diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono jam transpasis la kategorion de la dulandaj rilatoj, kaj ekhavas pli kaj pli fortan influpovon al la tuta mondo. Estas granda spaco en la kampoj pri infrastrukturo, fuelo, informteknologio, mediprotekto kaj aliaj por la komercaj rondoj de la du landoj. Oni povos unuigi la usonajn teknikojn kaj spertojn kun ĉinajn konkurencpovajn ekipaĵojn kaj industriojn, kaj tiel ambaŭ flankoj povos kune malfermi la merkaton de la tria flanko, helpante la ekvilibran evoluon de la negocado inter Ĉinio kaj Usono.

 


Li Keqiang kaj Penny Pritzker en manpremado

 

    Penny Pritzker diris, ke Usono alte zorgas la disvolvigon de komercaj rilatoj kun Ĉinio kaj esperas pliigi la interkomunikadon pri la negocado de ambaŭ flankoj.

 

    La komerca delegacio estas unu el la pluraj klopodoj de la du landoj por plivastigi la kunlaboron en pur-fuela kampo post la publikigo de la Ĉina-Usona Komuna Deklaro pri Klimata Ŝanĝo en la pasinta jaro. Tiu ĉi estas la delegacio unuafoje sendita de Obama-registaro kiel prezidenta delagacio, kaj havas gravan historian signifon. Krom Pekino, la delagacio vizitos ankaŭ Ŝanhajon kaj Kantonon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments