Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

Fosilio de la plej antikva homo malkovrita en Afriko

| 2015-04-14
Bookmark and Share

 

    Lastatempe esploristoj anoncis, ke ili trovis homan fosilion de nekompleta malsupra makzelo kun kvin plenaj dentoj. Tiu antikva homa fosilio probable ŝanĝos la horaron de la homa evoluo.

 

    Tiu antikva malsupra makzelo havas la historion de ĉirkaŭ 2.8 milionoj da jaroj, kaj la antaŭe elterigita plej antikva homa fosilio aĝas 2.4 milionojn da jaroj. Philipp Gunz el la Max-Planck-a Instituto de Antropologia Evoluado en Lepsiko, Germanio, opinias, ke tiu eltrovo estas grava puzlero pri la horaro de la apero de la homaro. Antaŭ tio sciencistoj konjektis, ke la frua saĝa homo evoluinta el aŭstralopiteko devenas de Orient-Afriko, tamen ĝis nun oni trovis neniun fosilion por pruvo.

 

    Lucy estas ĝis nun la plej fama aŭstralopiteko, kaj laŭ la skeleto ĝi vivis antaŭ ĉirkaŭ tri milionoj da jaroj, kaj ĝi jam havis la homajn karakterizaĵojn. Tamen ĝis nun mankas atesto por kunligi la evoluadon de Lucy kaj tiun de la frua saĝa homo. Tiu nova malkovro eble fariĝos trarompo en tiu ĉi esplorkampo.

 

    La raporto diras ankaŭ, ke la fosilio povas helpi nin konjekti la vivmedion de fruaj homoj. La koncernato de la fosilio vivis en la tempo de klimata ŝanĝiĝo: en Orient-Afriko aperis savana klimato, primitiva ĝangalo malaperis iom post iom, kaj la klimato iĝis pli seka.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments