El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Imperiestrino Wu Zetian" rigardis peoniojn

| 2015-04-15
Bookmark and Share

 

    La 12an de aprilo en botanika ĝardeno de la urbo Luoyang en la provinco Henan "imperiestrino Wu Zetian" rigardis peoniojn kune kun oficistoj en la akompano de servistinoj kaj gardistoj. Tio estis amuza prezentado kaj altiris multe da vizitantoj. Wu Zetian (624-705) estis la ununura virina imperiestro en la ĉina historio.

 

    Luoyang estas konata kiel "miljara imperia ĉefurbo kaj urbo de peonio". Kultivado de peonioj tie komenciĝis en la dinastio Sui (581-618), prosperis en la dinastio Tang (618-907), kaj atingis la kulminon en la dinastio Song (960-1279). Nun la kultivado de peonioj en Luoyang havas pli ol mil jarojn da historio. De antikvaj tempoj estas multaj konataj poemoj kaj rakontoj pri peonioj. Post disvolviĝo de pli ol mil jaroj Luoyang havas 1 200 specojn da peonioj kun koloroj nigra, verda, flava, blanka, blua, roza, ruĝa, purpura kaj miksa.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments