El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandega kajto de "Ĉina Nodo" en Changsha

| 2015-04-15
Bookmark and Share


Dum flugigo de la kajto de "Ĉina Nodo" kun pendataj tri ŝafetoj
 


La kajto de "Ĉina Nodo" en flugado

 

    La 14-an de aprilo supre de la lago Songya en Changsha de Hunan-provinco montriĝis grandega kajto en la formo de "Ĉina Nodo". Ĝi allogis amason da vizitantoj.

 

    La kajto kun la ĉina ideografiaĵo Feliĉo estas mola kajto. Ĝi estis farita sub la gvido de Liu Tao, amatoro de kajtoj el la urbo Tianjin. Ĝiaj ĉefa parto "Ĉina Nodo" kaj vosta parto egalaj al 7 korbopilkaj ludejoj areas je 2 600 kvadrataj metroj, longas je 100 metroj kaj pezas je pli ol 500 kilogramoj.

 

    La kajto estis flugigita laŭ invito de la kanalo ETV de la Hunan-a Televida Stacio. Laŭ konigo, la ĉi-foja kajto-flugado estis unu el la specialaj projektaĵoj celebraj al la 20-jara datreveno de la fondiĝo de la kanalo ETV kun espero, ke la kajto entenanta la revon de la hunan-aj popolanoj iros supren kun ĉiu tago.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments