El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita la blanka libro Disvolva Vojo de Tibeto Estas Devigita de Nerezistebla Historia Tajdo

| 2015-04-15
Bookmark and Share

 

    La 15an de aprilo la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Disvolva Vojo de Tibeto Estas Devigita de Nerezistebla Historia Tajdo. Ĝi konigas la historiajn atingojn de Tibeto en la disvolvado, kaj amplekse eksplikas la gravan aserton, ke la disvolva vojo de Tibeto estas nepra elekto de la historio.

 

    Per granda nombro de donitaĵoj kaj faktoj la blanka libro kun 27 miloj da ideogramoj konigas la historian elekton de Tibeto en kvin flankoj. Ili estas: la malnova sistemo nepre retiriĝis el la historia scenejo de Tibeto, nova Tibeto iras sur ĝusta vojo de disvolvado, la esenco de "meza vojo" estas disigi Ĉinion, falsa impreso de "paco" kaj "ne-perforto", politiko de la centra registaro por la 14a Dalai-lamao.

 

    La blanka libro diras, ke Tibeto estas parto de la ĉina teritorio ekde la antikveco, kaj la tibeta etnogrupo estas unu el la membroj de la samsorta komunumo de la ĉina nacio. La sorto de Tibeto estas ĉiam strikte ligita kun tiu de la granda patrujo kaj la ĉina nacio. Nur post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en la jaro 1949 Tibeto vere iris en la modernan civilizacion. Post gravaj periodoj de paca liberiĝo, demokratia reformado, fondiĝo de aŭtonoma regiono, reformado kaj pordomalfermo, Tibeto ne nur starigis tute novan socian sistemon, sed ankaŭ efektivigis historian transpaŝon de la ekonomia kaj socia disvolvado, kaj suriris la vojon de socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj. La hodiaŭa vojo de Tibeto estas la subjektiva postulo de la evoluo de la moderna civilizacio, adaptiĝas al la progresema tajdo de la homa socio, kaj konformas al la nacia kondiĉo kaj disvolvo kaj ankaŭ al la bazaj interesoj de la tibeta popolo de ĉiuj etnaj grupoj.

 

   La blanka libro montras ankaŭ, ke la disvolva vojo de Tibeto estas la elekto de historio kaj tiu de la popolo. Faktoj pruvas, ke Tibeto havos brilan estontecon nur se ĝi subtenas progreson kaj stabilecon kaj oponas regreson kaj tumulton. Iu ajn persono kaj ia ajn forto, kiuj intencas iri kontraŭ la historia tajdo, estos forlasitaj de la historio kaj la popolo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments