El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua karikatura vagonaro ekfunkciis en metroo de Hangzhou, Ĉinio

| 2015-04-15
Bookmark and Share

    La 14-an de aprilo ekfunkciis la unua metroa vagonaro ornamita de karikaturaj bildoj en la 1-a metroa linio de la urbo Hangzhou de sudorienta Ĉinio. Ĉiuj bildoj sur la vagonaro montras la homfigurojn desegnitajn de lokaj karikaturaj entreprenoj, celante ke la urbanoj anticipe ĝuu la etoson de la alvenonta 11-a Ĉina Internacia Bildstria kaj Movbilda Festivalo.

 

 

 

 

    La Ĉina Internacia Bildstria kaj Movbilda Festivalo estas festivalo kaj eksponado kun apartaj karakteroj en ĉi tiu kampo. Ekde la jaro 2005, ĝi okazas en la urbo Hangzhou de la 28-a de aprilo ĝis la 3-a de majo. Ĉiujare pli ol 20 programeroj estas aranĝitaj laŭteme en la formo de ekspozicioj, forumoj, konkursoj kaj aliaj aranĝoj. La festivalo estas la unika ŝtatnivela okazaĵo en tiu ĉi kampo, kaj ankaŭ estas la plej granda, populara kaj influpova festivalo ĉi-flanke.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments