El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konsilia kunveno de IAAF en Pekino

| 2015-04-16
Bookmark and Share


Lamine Diak (dekstre) kaj Liu Peng post inaŭguro de la kunveo

 

    La 15an de aprilo malfermiĝis en Pekino la 198a konsilia kunveno de la Internacia Asocio de Atletaj Federacioj (IAAF). En la kunveno, prezidita de la estro de IAAF Lamine Diak, ĝenerala direktoro de la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio Liu Peng kaj pekina urbestro Wang Anshun faris parolojn.

 

    En dutaga kunveno oni faros diskuton pri la reformoj de konkursoj de IAAF kaj preparoj de la 50a Kongreso de IAAF, kaj aŭskultos raporton de Pekino pri la preparo por la 15a Monda Atletika Ĉampionado en Pekino en aŭgusto.

 

    Inter la 22a kaj 30a de aŭgusto la ĉampionado okazos en Birdnesto en Pekino. Tio estos la unua altnivela atletika konkurso post la Olimpikoj en Pekino. Laŭ antaŭkalkulo pli ol 2 000 sportistoj el pli ol 200 landoj partoprenos en la evento.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments