El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekina Botanika Ĝardeno ricevis nacian trezoron de Sejŝeloj

| 2015-04-17
Bookmark and Share

 

    La 16an de aprilo Raymond Brioche, ĝenerala direktoro de la Nacia Botanika Ĝardeno de Sejŝeloj, donacis du valorajn semojn de "maraj kokosoj" al la Pekina Botanika Ĝardeno. La du plej grandaj semoj en la mondo havos sian novan hejmon, kaj elkreskos tie.

 

    Mara kokoso, konata ankaŭ kiel duopa kokoso aŭ koksa kokoso, estas fama rara planto en la mondo. Ĝi devenas de Praslin-insulo de Sejŝeloj en la Hindia Oceano, kaj estas ŝtata trezoro de Sejŝeloj. Ĝi floras kaj ricevas fruktojn en 20 ĝis 40 jaroj. La fruktoj maturiĝas post ok jaroj, kaj ĝermado de semo bezonas tri ĝis 12 monatojn. En la pasintaj jaroj Sejŝeloj serĉas kunlaboron en protekto de biodiverseco kun Ĉinio. Tiu donaco estas unu el la projektoj de kunlaboro inter la dulandaj botanikaj ĝardenoj kaj akcelos kunlaboron inter la du landoj en studo kaj protekto de biodiverseco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments