El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dudek mil geknaboj pasigas siajn kultiv-helpajn feriojn

| 2015-04-17
Bookmark and Share

    La 16-an de aprilo, por pasigi siajn kultiv-helpajn feriojn, sur te-kampo "eklaboris" la lernantoj de la elementa lernejo de la gubernio Xuan'en sub la aŭtonoma subprovinco de la nacimalplimultoj Mjaŭo kaj Tuo en la provinco Hubei en sudokcidenta Ĉinio. La lernantoj prove plektis te-foliojn helpe al lokaj kamparanoj. En la aŭtonoma subprovinco, 23 mil lernantoj de la elementaj kaj mezaj lernejoj havas 3-tagan "kultiv-helpan" feriadon ekde la ĉi-jara printempo. Ili laboras sur kampo, spertas la kultivadon de nacimalplimultoj, hardas sian spiriton kaj finfine rikoltos sian propran kreskon.

 

 

 

    La kultiv-helpaj ferioj estas neregulaj ferioj estiĝintaj dum la agrikultura evoluado de Ĉinio. Detaloj de la ferioj (ekzemple datoj, tempodaŭro kaj aliaj) estas malsamaj laŭ regionoj. Oni hejmenigas la lernantojn por ke ili helpu laborojn de la familianoj en kampoj. Sed nun pro la moderniĝo de agrikulturo, en multaj lokoj oni jam abolis tiajn feriojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments