El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Mark Fettes atingis Ĉinion

| 2015-04-17
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 16-a de aprilo, Mark Fettes, prezidanto de UEA, atingis Ŝanhajon. En la sama tago Shen Guoming, vicprezidanto de la Ŝanhaja Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, intervidiĝis kun Fettes sub akompano de s-roj Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, kaj Zhou Tianhao, ĝenerala sekretario de la asocio.

 

    Ĉifoje Fettes vojaĝis al Ĉinio por partopreni la filmetan festivalon de "Teo kaj Amo: Koloroj de l' Mondo". La festivalo okazas de la 16a ĝis la 24a en la kuranta monato en Hangzhou de Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio. Dume 30 premiitoj el 15 landoj kaj pli ol 20 esperantistoj kaj reprezentantoj de diversaj E-organizoj de Ĉinio, Mongolio, Japanio, Koreio kaj aliaj landoj kolektiĝos por kune ĝui la "tean bankedon" kaj kolorriĉan mondon.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments