Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Okazis prezentado de tradicia agrikultura kulto en Pekino

| 2015-04-20
Bookmark and Share

    La 19-an de aprilo estas la unua tago de la tria monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Okaze de tiu tago la Pekina Muzeo de Antikva Konstruaĵo okazigis prezentadon de tradicia agrikultura kulto en la Templo (aŭ alinome Altaro) de Agrikulturo en suda Pekino.

 


La 19-an de aprilo oni faris prezentadon kun la celo reprodukti la agrikulturan kultadon. (fotitaj de Guo Junfeng)
 

 

 

 

 


La 19-an de aprilo oni faris prezentadon kun la celo reprodukti la agrikulturan kultadon. (fotitaj de Guo Junfeng)

 

    La templo estis konstruita en la jaro 1420, kaj dum la du dinastioj Ming kaj Qing, ĝi funkciis kiel kultejo por la agrikultura dio kaj loko por simbola kultivado fare de la imperiestro. Dum la dinastioj Ming kaj Qing, t. e. de 1420 ĝis 1911, ĉiujare en la "bonaŭgura" tago de la dua aŭ la tria monato, la imperiestro devis mem fari kultivon en la templo kiel simbolo de la komenciĝo de tutlanda kultivado kaj benopeto por la riĉa rikolto en aŭtuno. Tiu ĉi tradicio datiĝas de trimil jaroj, kaj estis grava ŝtata ceremonio en la dinastioj Ming kaj Qing.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments