El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gravuraĵoj el Luvro debutas en Pekino

| 2015-04-20
Bookmark and Share

 

    La 18a de aprilo en la Klubo Manet de Pekino inaŭguriĝis la ekspozicio de gravuraĵoj el Luvro -- limigita eldono de gravuraĵoj por la 50-jara jubileo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Konataj gravuraĵoj, inkluzive de Mona Lisa, La Lasta Vespermanĝo kaj Libereco Gvidanta la Popolon, debutas en Ĉinio.

 

    La ekspozicio elmontras 30 verkojn de la serio de speciale memorigaj gravuraĵoj, 49 fragmentojn kaj ok skulptaĵojn. La serio da gravuraĵoj estas ellaborita speciale por la 50a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, inkluzive de tiuj de dek klasikaj okcidentaj pentraĵoj, dek parizaj pejzaĝoj, kaj dek plantoj de la imperiestra ĝardeno. Interalie estas konataj gravuraĵoj Mona Lisa, La Lasta Vespermanĝo, Libereco Gvidanta la Popolon kaj La Banantino.

 

    La Luvra Gravuro-Studio estas la ununura sendependa studio de manfaritaj gravuraĵoj en la mondo. Ekde la jaro 1895 ĝi estas sub la respondeco de Alianco de Francaj Naciaj Muzeoj. Ĉi-foje ĉiu eksponata gravuraĵo havas sian kodon, kaj estas sigelita. Originalaj eŭropaj gravuraĵoj estis malofte eksponitaj en Ĉinio, tial la ĉi-foja ekspozicio estas aparte valora laŭ tekniko, arto kaj papero. La ekspozicio, kunaranĝita de la Ĉina Interreta Informa Centro kaj la retejo Arto de Ĉinio, daŭras ĝis la 26a de aprilo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments