El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping veturis de Pekino al Pakistano kaj al Indonezio

| 2015-04-20
Bookmark and Share

 

    Matene de la 20-a de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping veturis de Pekino al Pakistano por fari ŝtataferan viziton laŭ invito de la pakistana prezidento Mamnoon Hussain kaj ĝia ĉefministro Nawaz Sharif. Xi Jinping veturos ankaŭ al Indonezio por ĉeesti la Kunvenon de Azi-Afrikaj Gvidantoj kaj aranĝojn por memori la 60-jaran datrevenon de la Bandung-a Konferenco laŭ invito de indonezia prezidento Joko Widodo.

 

    La sekvantaro de Xi Jinping inkluzivas lian edzinon Peng Liyuan, Wang Huning, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Politika Esplora Oficejo de la Centra Komitato de KPĈ, Li Zhanshu, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de KPĈ, kaj Yang Jiechi, ŝtata konsilanto.

 

    La 19-an de aprilo, antaŭ sia vizito al Pakistano, Xi Jinping publikigis en pakistanaj ĵurnaloj artikolon sub la titolo Longe vivu la amikeco inter la ĉina kaj pakistana popoloj. Li diris en la artikolo: "Mia ŝtatafera vizito al Pakistano estos la unua stacio de mia unua vizito eksterlande en ĉi jaro. Dum la vizito mi renkontiĝos kun la prezidento Mamnoon Hussain, la ĉefministro Nawaz Sharif kaj aliaj personoj el diversaj rondoj de Pakistano por profunde interŝanĝi opiniojn pri la dulandaj interrilatoj kaj aferoj komune zorgataj de la du landoj. Mi atendas, ke dum la vizito mi kaj gvidantoj de Pakistano kune projektos la ĝeneralan kadron pri dulandaj kunlaboroj, akcelos konstruadon de la ekonomia koridoro inter Ĉinio kaj Pakistano kaj praktikajn kunlaborojn en aliaj kampoj akiri esencan progreson por ke la rilatoj inter la du landoj disvolviĝu sur pli alta nivelo."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments