El Popola Ĉinio>头条新闻>

Juĝistoj de la Pekina Internacia Filmfestivalo vizitis la Ĉielan Altaron

| 2015-04-21
Bookmark and Share


Reĝisoro Fernando Meirelles el Brazilo, reĝisoro Peter Ho-Sun Chan el Hongkongo, Ĉinio, ĉina aktorino Zhou Xun, reĝisoro Fyodor Sergeyevich Bondarchuk el Rusio, Robert Mark Kamen el Usono kaj Kim Ki-duk el la Korea Respubliko (maldekstre dekstren) antaŭ la Halo de Preĝo por Riĉa Rikolto
 


Kim Ki-duk fotas Robert Mark Kamen.

 

    La 20an de aprilo juĝistoj de la 5a Pekina Internacia Filmfestivalo iris al la Ĉiela Altaro, kaj vizitis la Halon de Preĝo por Riĉa Rikolto, la Eĥomuron kaj aliajn vidindaĵojn. Ili fotis sin antaŭ la Halo de Preĝo por Riĉa Rikolto. Ekde la malfermo de la festivalo la juĝistoj havas grandan intereson pri deveno kaj implico de la premio Ĉiela Altaro de la festivalo. La organiza komitato de la festivalo aranĝis viziton de juĝistoj al la altaro por ke ili havu la historion kaj kulturon de la Ĉiela Altaro.

 

    Dum la vizito, Robert Mark Kamen el Usono faris malsamajn pozojn kaj fotis sin antaŭ la Halo de Preĝo por Riĉa Rikolto, Fernando Meirelles el Brazilo demandis ĉiĉeronon pri la konstruado kaj historio de la Halo de Preĝo por Riĉa Rikolto, kaj Kim Ki-duk el Sud-Koreio fotis sin kun multaj fanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments