El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj ĉiutage legas en WeChat por 40 minutoj

| 2015-04-21
Bookmark and Share

 

    La 20an de aprilo la Ĉina Akademio de Eldono kaj Gazetaro anoncis la rezulton de la 12a enketo pri lego de ĉinoj. La rezulto montris, ke la plenkreskuloj ĉiutage legas du fojojn en WeChat, populara tujmesaĝilo en Ĉinio, kaj la averaĝa daŭro de legado en WeChat ĉiutage estas pli ol 40 minutoj.

 

    Laŭ la enketo pli ol 60% da plenkreskuloj poŝtelefone legas en WeChat. 80% da enketitoj babilas aŭ legas novaĵojn en la komunumo de siaj amikoj, unu el la funkcioj de WeChat. Legi novaĵojn, dividi artikolojn en la komunumo de siaj amikoj kaj legi artikolojn publikigitajn de abonitaj kontoj okupas respektive 72,9%, 67,1% kaj 20,9%.

 

    Krome, iuj funkcioj estas ŝatataj de WeChat-uzantoj. 27,2% da homoj elektis skanon de du-dimensia kodo; 19,6% elektis QQ-retpoŝton; 19% elektis la funkcion de serĉado de proksimaj WeChat-uzantoj; 15,3% elektis pagi per WeChat, kaj 7% elektis mendi biletojn, alvoki taksion, rezervi sidlokon en restoracio kaj aliajn en abonitaj kontoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments