El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pekina Esperanto-Asocio kunsidis kun estraranoj de UEA.

| 2015-04-21
Bookmark and Share

 

 

    La 20-an de aprilo dum paŭzo post la matena sesio de la Strategia Forumo de UEA pri la Orient-azia Movado, la reprezentantoj de la Pekina Esperanto-Asocio(PEA) havis kunsidon kun estraranoj de diversaj Esperanto-asocioj. S-ro Nan Youli, prezidanto de PEA diris, ke la asocio havas planon okazigi Esperanto-aktivadon en Koreio oktobre de la kuranta jaro, dume ili partoprenos la landan kongreson organizotan de la Korea Esperanto-Asocio.

 

    Poste s-ro Wang Yanjing, vicprezidanto de PEA, prezentis la strategian planon de la asocio. Pro tio, ke nuntempe la ĉina registaro efektivigas la strategion "Unu Zono kaj Unu Vojo", la Pekina Esperanto-Asocio volas serĉi kunlaborajn ŝancojn kun la landoj laŭ la Silka Vojo kaj la mara Silka Vojo. D-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA kaj ankaǔ ĝia estrarano s-ro LEE Jung-kee esprimis grandan intereson pri la propono kaj promesis doni necesajn subtenon kaj helpon al la asocio kaj ĝiaj aktivadoj.

 

    Ĉeestis la kunsidon ankaŭ prof. d-ro LEE Young-koo, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio, Suzuki Keiichiro, prezidanto de la Japana Esperanto-Instituto kaj gvidantoj de esperantaj asocioj de aliaj ĉinaj urboj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments