El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Estis identigitaj historiaj restaĵoj de E-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato

| 2015-04-21
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao

 


En la kunsido por enketo pri historiaj restaĵoj
 


Fakuloj en vizito al la E-Muzeo
 


Fakuloj esploras la kolektaĵojn de la E-Muzeo.
 


Kunfotado antaŭ la E-muzeo

 

    Sub la gvido de s-ino Hu Liping, vicdirektoro de la Buroo de Historiaj Restaĵoj de la Zaozhuang-a Registaro, la speciala grupo el 8 fakuloj de la unuafoja tutlanda enketo pri la historiaj restaĵoj moveblaj de Shandong-provinco faris viziton al la E-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato.

 

    Prof. Hu Xiaolin, direktoro de la universitato kaj vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo, prezidis la kunsidon por la enketo pri historiaj restaĵoj. Prof. Cao Shengqiang, direktoro de la universitato, prezentis al la fakuloj la universitaton kaj ĝian E-Muzeon. Post la esplorado kaj kontrolado la unuaj 1 370 kolektaĵoj antaŭ la jaro 1949 en la muzeo estis identigitaj kiel ŝtataj historiaj restaĵoj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments