Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Historiaj materialoj de Jianchuan-Muzeo rivelas bonajn kvalitojn de la armeo de KPĈ kaj kruelaĵojn de Japanio kontraŭ usonaj soldatoj dum la milito (I)

| 2015-04-22
Bookmark and Share

 

    "(Tradukaĵo) Se vi volus iri al la armeo de la 18-a Grupo norde de la Flava Rivero, etendu la dikfingron kaj montrofingron de via dekstra mano, kaj se vi volus iri al la Nova Kvara Armeo, simple montru kvar fingrojn..."

 

    Tiu teksto el dokumento en la Halo de la Grupo de Fluganta Tigro en Jianchuan-Muzeo de Sichuan-provinco estas rara historia materialo de Usono dum la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo. Ĝi diras al la usonaj pilotoj kiel distingi la Oka-Vojan Armeon kaj la Novan Kvaran Armeon per fingrogestoj.

 

    Fan Jianchuan, kuratoro de Jianchuan-Muzeo, lastatempe montris al raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua nekonatajn historiajn materialojn el Usono, kiuj rivelas bonajn kvalitojn de la armeo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj kruelaĵojn de Japanio kontraŭ usonaj soldatoj dum la milito.

 

    "Ili havis severan disciplinon, kaj ĉiuj ordonoj estis plenumitaj"

 

    Jianchuan-Muzeo estas privata. En ĝi estas la Halo de la Fluganta Tigro, kiu estis la volontula grupo sendita de Usono al Ĉinio dum la milito. En la halo estas granda nombro da historiaj restaĵoj de la usona armeo dum tiu milito.

 

    En la halo la raportisto vidis "Gvidlibron de Usonaj Pilotoj Fuĝintaj en Norda Ĉinio" kun la noto "sekreta". Ĝi estas grava dokumento eldonita de la usona milita departemento en la 1-a de junio 1945. Ĝi detale konigas la bazajn informojn pri la Oka-Voja Armeo kaj la Nova Kvara Armeo, geografia situacio en norda Ĉinio, regionoj okupataj de Japanio kaj de la aliancaj potencoj respektive, fuĝ-rimedoj post urĝa surteriĝo. Ĝi estas taksita kiel la ŝtat-nivela historia restaĵo de la unua klaso. La raportisto vidis jenan enhavon:

 

    "(Tradukaĵo) 1. En norda Ĉinio estas du armeoj de la Komunista Partio de Ĉinio. Unu estas la Armeo de la 18a Grupo (la Oka-Voja Armeo), kiu regas ĉefajn regionojn norde de la Flava Rivero; kaj la alia Nova Kvara Armeo, kiu regas la regionojn sude de la Flava Rivero. Ĉinoj esprimas la du armeojn per simplaj fingrogestoj. Vi povas facile sciigi per du simplaj gestoj al ĉinoj, al kiu armeo vi volas iri. 2. Kutime soldatoj de la Komunista Partio estas optimismaj. Ili scias por kiu ili batalas, kaj samtempe ili klare scias, ke ilia malamiko estas la barbara japana armeo. Ili havas severan disciplinon, kaj ĉiuj ordonoj estas plenumitaj. Oficiroj kaj soldatoj havas amikajn interrilatojn..."

 

    La gvidlibro eksplikas ankaŭ la gestojn kaj prononcojn de la Oka-Voja Armeo kaj la Nova Kvara Armeo per bildoj kaj literoj, kaj diras al la usonaj soldatoj, ke ili tuj ricevos helpojn, se ili urĝe surteriĝos aŭ paraŝutos en la regionoj okupataj de la Oka-Voja Armeo aŭ de la Nova Kvara Armeo.

 

    La japana armeo ĵetis vivantan usonan piloton en kremaci-fornon

 

    Sur la ĉina batalkampo dum la Dua Mondmilito troviĝis multaj fremdlandaj soldatoj, kiuj batalis kontraŭ la agresado de Japanio kune kun la ĉinaj soldatoj. La Usona Volontula Grupo, konata kiel la Fluganta Tigro, estis unu el tiaj trupoj. Dum la kontraŭjapana milito la usona aerarmeo donis pezan baton al la japana armeo, tamen ili mem suferis de gravaj perdoj.

 

    La japana armeo ĝisoste malamis la usonajn pilotojn. En la Halo de la Grupo de Fluganta Tigro la raportisto vidis notojn pri kruelaĵoj de la japana armeo:

 

    La 16an de decembro 1944 en la urbo Yingcheng de Hubei-provinco la japana armeo kaptis tri usonajn pilotojn, kiuj ĵus finis la taskon de bombado al Tokio. Post torturado la pilotoj kun subvestoj en malvarma vintra tago estis devigitaj iri sur stratoj por kvar mejloj en Hankou. En la sekva tago la japana armeo transportis ilin al kremaciejo. Post torturado dum pli ol duonhoro ili estis ĵetitaj en kremaci-fornon, kvankam unu el ili ankoraŭ vivis.

 

    Fan Jianchuan diris, ke tiuj dokumentoj venis el majoro Hill, membro de la usona MIS-X (sekcio X de la Milit-Informa Servo de Usono) dum la jaroj 1943 kaj 1945. Tiutempe la sekcio estis kodita kiel AGAS kaj respondecis pri liberigo de soldatoj de la aliancaj potencoj, kaptitaj de la japana armeo en Ĉinio. La majoro estis sendita al Ĉinio en la jaro 1944 por organizi eskap-reton de aerarmeaj kaptitoj. Dum ok monatoj li liberigis 46 pilotojn. Li ĉeestis la ceremonion de la japana kapitulaco en la urbo Wuhan en la jaro 1945. La plano de tiu operaco estis malklasifikita el la konfidencaj dokumentoj nur en la jaro 1995. En la jaro 2012 komisiite de la filino de majoro Hill, ĉindevena usonano Chen Shouren donacis centojn da historiaj dokumentoj al Jianchuan-Muzeo. 14 el ili estas taksitaj de fakuloj kiel protektendaj kiel historiaj objektoj de la unua kategorio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments