El Popola Ĉinio>头条新闻>

Speciala prezentado de ŝe-oj por la "tria tago de la tria monato"

| 2015-04-22
Bookmark and Share


En la prezentado sur "tranĉila eskalo" (fotitaj de Lü Ming) 
 
    La 21-a de aprilo estas la tria tago de la tria monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. En tiu ago inaŭguriĝis la 8-a Riĉrikolta Festivalo de la Nacimalplimultoj ĉe la du Bordoj de la Taiwan-a Markolo kaj la 4-a Festivalo de la Ŝe-a Nacio en la urbo Ningde de la provinco Fujian, sudokcidenta Ĉinio. La reprezentantoj de taiwan-aj nacimalplimultoj kolektiĝis kun la ĉefteraj popolanoj por kune pasigi la "trian tagon de la tria monato" kun ĝojo.
 

    La "tria tago de la tria monato" estas grava festo de multaj nacimalplimultoj en sudokcidenta Ĉinio. La celebrado komenciĝis antaŭ mil jaroj, kaj ĝia graveco estas kiel tiu de la Printempa Festo.

 

    En la urbo Ningde okazis prezentado de "surtranĉila grimpado", kaj al ĝi estis altiritaj miloj da homoj.

 

    La grimpado havas ankaŭ la nomon "supreniri laŭ tranĉila eskalo". Prezentanto nudpiede paŝas laŭ eskalo kies rungoj estas akraj tranĉiloj sed la piedoj al li neniam vundiĝas. Pro granda malfacilo de vivado en malproksima montregiono, homoj de diversaj nacioj kreis tian riton kun sia nacia karaktero por peti benon por la riĉa rikolto kaj trankvila vivo. Ne nur ŝe-oj, sed ankaŭ aliaj nacimalplimultoj uzas la surtranĉilan grimpadon en kultado.

 

    La ŝe-a nacio de Ĉinio havas longan historion. Ĝiaj membroj loĝas dise en Fujian, Guangxi kaj aliaj regionoj. La nacio havas sian propran parolan lingvon sed ne la skriban. Ĝia kulturo tamen estas admirinda en diversaj flankoj kiel kantado, dancado, kostumo, kaj diversaj kutimoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

1  2  3  4  5  6  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments