El Popola Ĉinio>头条新闻>

Premieris en Lasao la teatraĵo "Princino Wencheng"

| 2015-04-22
Bookmark and Share

 

 

    Vespere de la 20a de aprilo la grandscena teatraĵo "Princino Wencheng" premieris en Lasao por la kuranta jaro, kaj altiris pli ol 2 000 spektantojn.

 

    La teatraĵo adoptis dancon de Tang-dinastio kaj la tibetan arton de danco, dramo kaj budhisma deklamo kaj kanto. Sur la scenejo ekipita per altteknikaj aparatoj kun la fono de natura pejzaĝo de Lasao ĝi prezentis la rakonton, ke antaŭ 1 300 jaroj la princino Wencheng en la dinastio Tang atingis Tibeton post tre longa kaj malfacila vojaĝo por edziniĝi al la loka estro de Tibeto.

 

    Estas pli ol 800 neprofesiaj kaj profesiaj aktoroj por la teatraĵo. Ekde la kuranta jaro 95% da aktoroj estas tibetanoj, kaj tio povas laborigi pli ol 600 lokanojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments