El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado

| 2015-04-22
Bookmark and Share


La ĉeestantoj aŭskultas la raporton de s-ro LEE Jung-kee.

 

    Okazis matene de la 20-a de aprilo en la Universitato de Agrikulturo kaj Forstumado de Zhejiang-provinco la Strategia Forumo de la Universala Esperanto-Asocio pri Orientazia Movado, kiun prezidis d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA.

 


D-ro Mark Fettes prezidas la forumon.
 

    En la komenco de la forumo, d-ro Fettes faris enkondukan paroladon. Li kredas, ke la nuna epoko en Azio estos vojmontra por la movado en monda skalo. Kvankam estas multaj defioj, tamen ekzistas multe da talentoj kaj multe da kreaj kapabloj. Nuntempe la tasko estas trovi manierojn mobilizi kaj gvidi tiujn talentojn por kapti multajn ŝancojn. Post mallongaj prezentoj de ĉiuj ĉeestantoj, li faris raporton pri la strategia laborplano de UEA de 2013 ĝis 2017. Klarigante kvar k-ojn, t.e. konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo, li montris, ke oni devas krei multlingvan reton de subtenantoj kaj varbi, trejni, interligi aktivulojn. Certe, edukado estas grava afero en la tuta mondo kaj pro tio, oni devas emfazi tutmondecan edukadon.

 


S-ro Enkhee, prezidanto de la Mongola Esperanto-Asocio, prezentas la mongola Esperanto-movadon.

 

    Poste s-ro LEE Jung-kee faris raporton pri la azia Esperanto-movado en la pasintaj jaroj. Estis prezentitaj de li Esperanto-organizaĵoj de diversaj landoj en Azio kaj iliaj agadoj. Laŭ plano, en suda Azio oni atentos ĉefe pri la barata movado, kunlaboro kun la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA (MONA) kaj ankaŭ pri centraziaj landoj inkluzive de Kazakio, Uzbekio kaj Irano. Li menciis la nunan serioze malfacilan situacion de la Esperanto-movado en Taĝikio, kaj la neceson urĝe fari novan strategion por ĝin revigligi .

 


S-ro INUMARU Fumio raportas pri la laboroj de JEI.

 

    Tiun raporton sekvis libera diskutado. S-ro Nan Youli reprezentante s-ron Wang Ruixiang, ĝenerala sekretario de ĈEL, parolis pri la plano okazigi la 8-an Azian Kongreson en Xia'men. La ĉeestantoj diskutis pri la preparado de la kongreso kaj proponis siajn opiniojn kaj sugestojn. La komenco de novembro estas plej multe subtenata kiel la taŭga tempo por la kongreso.

 


La ĉeestantoj kunfotiĝas.

 

    S-ro Wang Minhao, la prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, parolis pri la ŝanhaja aktivado. Oni klopodas konigi al la civitanoj Esperanton kaj okazigas kursojn en asocioj kaj entreprenoj. Oni starigos Esperanto-centron por okazigi kursojn, kaj invitos s-ron LEE Jung-kee prelegi al studentoj.

 

    S-ro Inumaru Fumio, vicprezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA (KAEM), retrorigardis la laborojn de la japana Esperanto-movado en 2014 kaj raportis ĝian planon en 2015. La Japana Esperanto-Instituto preparas renovigi sian retejon kaj okazigi la 102-an Japanan Esperanto-Kongreson en Sendai ĉi-jare. La prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio, prof. d-ro LEE Young-koo, faris raporton pri la Esperanto-movado en Sud-Koreio. Li diris, ke junuloj tre aktive partoprenas diversajn aktivadojn organizitajn de la asocio, kun la plej ĉefa kialo, laŭ LEE Jung-kee, estrarano de UEA, s-ino JOUNG Hyeon-ju aŭ Natura per sia beleco altiras multajn homojn! Estis ankaŭ raportite, ke oni aktive invitas la 102-an Universalan Kongreson al Seulo en 2017.

 

    D-ro Fettes konklude diris, ke kvankam ekzistas malsamaj situacioj en malsamaj landoj, oni vidas multajn vojojn por kune kunlabori por la venonta strategia laboro. Ni devas krei kondiĉojn kaj ŝancojn por rapide antaŭenpuŝi la Esperanto-movadon en orienta Azio. Konsiliĝo estas necesa por fari pliajn decidojn de la estontaj agadoj.

 

    Ĉeestis la forumon ankaŭ s-ro Huang Yinbao, konsiliano de UEA; d-ro SUZUKI Keiichiro, prezidanto de la Japana Esperanto-Instituto; s-ro Wang Tianyi, prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF); prof. d-rino Gong Xiaofeng, vicprezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI); s-ino JOUNG Hyeon-ju, estrarano de KEA; kaj s-ro Chimedtseren Enkhee, prezidanto de la Mongola Esperanto-Asocio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments