El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hinda hilo transiris riveron per la "taksio" kondukita de heliko

| 2015-04-22
Bookmark and Share


La hinda hilo transiranta riveron per la "taksio" kondukita de heliko
 


La hilo ripozanta sur arbo
 


La hilo salutanta la helikon

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mirror en la 20-a de aprilo, en sia loĝejo la amatora fotisto Harman Hrdy en West Borneo de Hindio fotis la scenon: dormema hilo transiras riveron per la "taksio" kondukita de heliko malgraŭ ke ĝi havas la rapidecon de nur 0.05 kilometro/hore.

 

    Hrdy diris, ke antaŭ preno de la "taksio" la hilo ripozis sur arbo. Post vido de la heliko sur akvo ĝi decidis kapti la ŝancon por transiri la riveron. La hilo unue salutis la helikon kaj poste saltis sur ĝian dorson. Tamen la heliko havas la rapidecon de nur 0.05 kilometro/hore kaj povas esti konsiderata kiel "taksio" la plej malrapida en la mondo. Pro tio ke la rapideco de helika rampado estas nekomparebla kun tiu de sia saltado, do la hilo certe opinias, ke la "taksio" veturas tro malrapide.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments