Suda Ĉina Maro>Bela maro>

Kombinita patrolado en akvoj de la insularo Xisha

| 2015-04-22
Bookmark and Share

 

    Je la sepa horo en la 21a de aprilo la ŝipoj Haixun-21 kaj Haixun-1103 de la Marafera Administracio de Hainan-provinco komencis tri-tagan patroladon en akvoj de la insularo Xisha.

 

    Dume la administracio kunordigos la partoprenon de surakva aviadilo en la patrolado. Estas la unua fojo, ke Ĉinio efektivigas maran kaj aeran kombinitan patroladon en la akvoj de la insularo Xisha. La du ŝipoj ekvojaĝis el Sanya, kaj patrolos en la akvoj de la insularo Yongle, la insuloj Yongxing kaj Beijiao. Ili veturos 400 marmejlojn.

 

    Antaŭ kaj post la patrolado la ŝipo Haixun-21 krozas 500 marmejlojn en la akvoj ĉirkaŭ la insulo Hainan por kontroli la navigacion kaj oceanan medion en la akvoj de la golfo Beibu kaj Qiongzhou-markolo, kie ŝipoj dense veturas.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments