El Popola Ĉinio>头条新闻>

Taksi-ŝoforo ĉiutage kunfotiĝas kun siaj pasaĝeroj

| 2015-04-23
Bookmark and Share


Teng kunfotiĝas kun ĉinaj pasaĝeroj.
 


Kunfoto kun fremdlanda pasaĝero
 


Teng ricevas la atestilon.

 

    Teng Jiazhi, taksi-ŝoforo en la urbo Shenyang en nordorienta Ĉinio, ricevis la atestilon donitan de la organizo Ŝanhajaj Ĉinaj Rekordoj, kaj fariĝis la unua ŝoforo, kiu havas la plej multajn fotojn faritajn kun siaj pasaĝeroj.

 

    La 60-jara Teng jam laboras kiel taksi-ŝoforo 22 jarojn. Ekde marto 2011 li komencis kunfotiĝi kun siaj pasaĝeroj. Ĝis nun, li jam havas fotojn de pli ol 20 mil pasaĝeroj. Pro tio, ke en ĉiu foto oni ridetas, Teng estas nomata la "ambasadoro de rideto".

 

    Teng diris, ke tiu ideo naskiĝis en iu vintra tago, kiam du homoj el Ŝanhajo veturis al trajna stacidomo per lia taksio. La pasaĝeroj volis kunfotiĝi kun li por esprimi sian dankemon. Tiam Teng ekhavis la ideon por fari kun pasaĝeroj fotojn kun la rideto survizaĝe, ĉar la rideto ĉiam belegas. "Post la emeritiĝo, mi daŭre transdonos rideton al homoj per aliaj manieroj," diris Teng Jiazhi.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments