El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping faris parolon en la Kunveno de Azi-Afrikaj Gvidantoj

| 2015-04-23
Bookmark and Share


Xi Jinping faras parolon sub la titolo "Disvolvi Bandung-an Spiriton kaj Antaŭenpuŝi Kunlaboron kaj Komunan Gajnon".
 

Xi Jinping kaj alilandaj gvidantoj ĉeestantaj la kunvenon
 
    Matene de la 22-a de aprilo laŭ la loka tempo la Kunveno de Azi-Afrikaj Gvidantoj inaŭguriĝis en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la kunvenon kaj faris parolon sub la titolo "Disvolvi Bandung-an Spiriton kaj Antaŭenpuŝi Kunlaboron kaj Komunan Gajnon". Li diris, ke diversaj landoj devas forte disvolvi la Bandung-an spiriton, senĉese doni al ĝi novan epoko-enhavon, antaŭenpuŝi starigon de novaj internaciaj rilatoj kun kunlaboro kaj komuna gajno kiel la kerno, antaŭenpuŝi la internacian ordon kaj la internacian sistemon disvolviĝi al pli justa kaj pli racia flanko, intensigi kunlaborojn inter Azio kaj Afriko, antaŭenpuŝi konstruadon de la sorta komunumo de la homaro por pli bone feliĉigi la popolojn de Azio kaj Afriko kaj tiujn de aliaj regionoj.

 

    La kunvenon ĉeestis gvidantoj aŭ reprezentantoj el pli ol 90 landoj de Azio kaj Afriko, kaj respondeculoj de internaciaj organizoj. La ĉeftemo de la ĉi-foja kunveno estas "Intensigi sud-sudan kunlaboron, akceli la pacon kaj prosperon de la mondo". La 2-taga kunveno aprobos tri rezultajn dokumentojn. Ili estas "Komunikaĵo de Bandungo en 2015", "Deklaracio pri relevi la novajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Azio kaj Afriko" kaj "Deklaracio pri Aferoj de Pakistano".

 

    Antaŭ la inaŭguro de la kunveno Xi Jinping kaj alilandaj gvidantoj ĉeestantaj la kunvenon kune fotiĝis kaj spektis literatur-artan prezentadon kun nacia trajto de Indonezio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments