El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ĉina Mararmeo celebris sian 66-jariĝon

| 2015-04-24
Bookmark and Share

    La 23-a de aprilo estis la 66-jara datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Mararmeo. Tiu-tage ĉinaj militŝipoj estis malfermitaj al la publiko en Qingdao, Lüshun, Ŝanhajo, Zhoushan, Xiamen, Zhanjiang, Sanya, Shantou kaj aliaj lokoj.

 

 

    La 23-an de aprilo la militŝipo Meizhou de la Sud-Mara Floto akceptis pli ol 400 hom/fojojn da vizitantoj. Inter ili estas ordinaraj urbanoj, lernantoj, reprezentantoj el partiaj kaj registaraj organizoj, entreprenoj, publikaj institucioj kaj sociaj organizoj.

 

 

    Matene de la sama tago en la Qingdao-a Internacia Velŝipa Centro kaj ĉe la kajo de la milithaveno en Lüshun la misil-ekipita destrojero Harbino de la Nord-Mara Floto kaj ĝia misila destrojero Luoyang estis malfermitaj al urbanoj por fortigi koncepton de popolamasoj pri maro, iliajn konscion pri marrajtoj kaj konon pri mararmeanoj.

 

 

    Tiu-tage la filio de la Aernaŭtika Inĝeniera Instituto de Mararmeo en Qingdao okazigis malfermitan revuon kun partopreno de pli ol 2 mil oficiroj kaj soldatoj por celebri la 66-jaran datrevenon de la naskiĝtago de la Ĉina Mararmeo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments