El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la Pekina Internacia Filmo-Festivalo 2015

| 2015-04-24
Bookmark and Share


Luc Besson kun Jackie Chan donas la premiojn.
 


Jean Jacques Annaud, direktoro de la filmo Lupa Totemo, ricevas sian premion.

 

    La 23-an de aprilo fermiĝis la 5-a Pekina Internacia Filmo-Festivalo, kaj entute 10 filmoj akiris la premion "Ĉiela Altaro". Estis honoritaj kiel la plej bona filmo Komenco de Tempo de Meksiko kaj kiel la plej bona reĝisoro Jean Jacques Annaud, la reĝisoro de la filmo Lupa Totemo. Ricevis la premion por la plej bona aktoro Artem Tsypin kaj tiun por la plej bona aktorino Yuliya Peresild, ambaŭ el Rusio. Tony Leung Ka-fai, hongkonga aktoro de la filmo Kapti la Tigran Monton, ricevis la premion por la plej bona subtena aktoro. Franca reĝisoro Luc Besson, prezidanto de la internacia juĝ-komitato de la premio "Ĉiela Altaro", alte taksis ĉiujn premiitajn filmojn kaj kune kun Jackie Chan donis premion al la plej bona filmo.

 

    930 filmoj el 90 landoj kaj regionoj partoprenis en la konkurso de la premio "Ĉiela Altaro", inkluzive de 808 eksterlandaj filmoj kaj 122 ĉinaj. Post kvar sesioj de la juĝado sukcesis eniri en la finan liston 15 filmoj, 13 el kiuj unuafoje prezentiĝis internacie.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments