El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Monda Tago de Legado en Ĉinio

| 2015-04-24
Bookmark and Share

    La 23-a de aprilo estis la 20-a Monda Tago de Legado. La 22-an de aprilo ĉina ĉefministro Li Keqiang, kiu faras inspekton en la Xiamen-a Universitato, vizitis la librovendejon en la domego Qunxian kaj interparolis kun studentoj kiuj aĉetas librojn. Li diris, ke kvankam ĉiujare estas nur unu Monda Tago de Legado, tamen oni devas legi ĉiutage. Tiu bona kutimo profitigos ĉiujn dum la tuta vivo.

 

 

    En la jaro 1972 la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de UN donis al la mondo la alvokon "iru al lega socio". Ĝi postulas, ke ĉiuj homoj legu por ke legado fariĝu parto nemankigebla dum la ĉiutaga vivo. En la jaro 1995 la organizo difinis, ke la 23-a de majo estas la Monda Tago de Legado celante, ke la registaroj kaj publikoj pliatentu librojn kiel formo por disvastigi sciojn, esprimi konceptojn kaj interŝanĝi informojn.

 

    La 23-an de aprilo diversaj aranĝoj pri legado okazis en multaj lokoj de Ĉinio.

 

 

    Posttagmeze de la tago, la 2-a librovendejo Sanlian Taofen en Pekino, kiu servas dum 24 horoj ĉiutage, ekfunkciis en Haidian-distrikto. La legantoj, kiuj ŝatas legi nokte, havas alian bonan lokon. Ili povas legi trinkante kafon.

 

 

    La subteraj specialaj trajnoj "movebla biblioteko" oficiale funkciis en la pekinaj metrooj n-ro 1 kaj n-ro 10. Ili estas la unuaj subteraj "moveblaj bibliotekoj” en Pekino kune funkciigitaj de la komerca retejo Dangdang kaj la Pekina Metroa Kompanio. En la moveblaj bibliotekoj pasaĝeroj povas elŝuti pli ol 200 mil specojn da elektronikaj libroj por senpage legi per skano de la du-dimensia kodo.

 

 

    La 23-an de aprilo en la urbo Jincheng de Shanxi-provinco oni aranĝis legadon de klasikaĵoj de la ĉina nacia kulturo kun partopreno de mil homoj por disvastigi ĉinan kulturon kaj diskonigi la ideon pri legado.

 

 

    La 23-an de aprilo la Hebei-a Biblioteko donacis librojn al geknaboj.

 

 

    Tiu-tage ankaŭ Ŝanhajo okazigis salonon pri legado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments