El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la plej longa kantilevra ponto de la mondo

| 2015-04-27
Bookmark and Share


Miles kaj Xu Kai faras paraŝuadon de la ponto.

    La 26-an de aprilo en Ĉinio estis malfermita al la publiko la plej longa kantilevra ponto ĉe la vidindejo Longgang de la gubernio Yunyang en la municipo Chongqing. La ponto, konstruita ŝajne sur nuboj, troviĝas sur 1 010-metra apika krutaĵo en la Longgang-a nacia geologia parko. Ĝi estas je 718 metroj super la tero kaj sen apogo de ŝtala framo. Homoj sur la ponto povas vidi la profundegan kanjonon. La ŝtalaĵoj subtenantaj la ponton pezas 500 tunojn kaj kun la vitra korpo povas rezisti al 14-grada tajfuno kaj 8-grada tertremo.

 

    En la malferma ceremonio, du ekstrem-sportistoj Miles kaj Xu Kai samtempe faris paraŝutadon. Krome, pli ol 30 homoj okazigis vestomontradon kaj aliajn prezentadojn kiel tradician leono-dancon kaj akrobatarton sur la plej alta scenejo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

1  2  3  4  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments