Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Yu Xiuhua: skuanta mondo (I)

| 2015-04-27
Bookmark and Share

    Kial Yu Xiuhua?

 


Yu Xiuhua fotita en la 17-a de januaro

 

    Kamparanino, paraliza suferanto kaj poetino -- dank' al WeChat kaj aliaj novaj komunikiloj kiuj havas cent milionojn da uzantoj, la poemoj de Yu Xiuhua, nun famiĝinta poetino en Ĉinio, vere eniris en la publikan vidon. Meze de januaro en la kuranta jaro, en la Amik-rondo de WeChat eksplode furoris poemo titolita per Dormi kun vi trans plejparto de Ĉini', kaj nur tiam multaj ekkonis la nomon Yu Xiuhua. Sekve, tiu ĉi 39-jara poetino fariĝis la plej arde priparolata temo pri kulturaj aferoj. Tio devenis ne nur de ŝiaj poemoj, sed ankaŭ de ŝiaj spertoj.

 

    Finfine la poetino fariĝis vaste konata, sed la zorgo estas abrupte alveninta kaj speciala. La amaskomunikiloj kaj legantoj preferas glui al ŝi etiketojn "ĉina Emily Dickinson", "poeto en cerba paralizo", "ordinarulo" ktp. antaŭ ol vere ŝin kompreni. Evidente, ŝia korpa malsano kaj la ordinarula esenco de ŝiaj verkoj helpis pli multe elvoki kompaton kaj ŝaton.

 


Printempe, ekster ŝia vilaĝo

 

    Oni povas diri, ke WeChat helpis la publikon ekkoni tiun ĉi eminentan poetinon. Dume, ankaŭ la puŝoj de tradiciaj amaskomunikiloj estis la kanalo tra kiu Yu Xiuhua tiel rapide populariĝis. Ĉar antaŭ la eksplodo de ŝia famo, ŝiaj poemoj estis publikigitaj en la numero septembro 2014 de la revuo Poemo, la plej aŭtoritata revuo por tutlanda poem-rondoj de la tuta lando, ŝi mem estis invivita al Pekino por partopreni poeman deklamadon en famaj universitatoj kaj pri ŝi raportis la ĵurnalo Renmin Ribao kaj aliaj ĉef-fluaj amaskomunikiloj. Tio signifas, ke eĉ en la nuna tempo, en kiu novaj komunikiloj prosperas, tradiciaj amaskomunikiloj (inkluzive de iliaj novkomunikilaj platformoj) estas ankoraŭ la kreanto kaj helpilo de ardaj novaĵoj.

 

    Kiu estas Yu Xiuhua?

 


Yu Xiuhua foliumas siajn manskribitajn verkaĵojn.

 

    Yu Xiuhua naskiĝis en 1976 en kamparana familio en la vilaĝo Hengdian de la provinco Hubei, suda Ĉinio. Pro cerba paralizo kaŭzita de inversa naskiĝo kaj oksigena manko, ŝi moviĝas malfacile kaj devas ĉiam resti hejme post la diplomiĝo el supera mezlernejo. Feliĉe la malsano ne tuŝis ŝian inteligenton, kaj pro emo al ŝako ŝi eĉ fariĝis membro de la provinca teamo de ŝakludo. Ŝi amas poemojn, kaj poemoj ĉiam ŝin akompanis dum la pasintaj 20 jaroj.

 

    Ekde 1998, ŝi verkas poemojn. Ili temas pri amo kaj vivsento, kaj ŝia kripleco kaj la neeskapebla fermita vivo de vilaĝo. Ŝi jam verkis pli ol 2 mil poemojn kaj eldonigis du poemarojn Skuanta mondo kaj Lunumo sur liva mano. Depost la famiĝo de ĉi "ordinarula poetino", la kvanto de ŝiaj forvenditaj libroj superis 100 mil en mallonga tempo, kaj tio estas la plej alta rekordo por la vendado de persona poemaro en la pasintaj 20 jaroj. En la kuranta monato, ŝi kandidatiĝis por la premio "La plej talenta novulo" de la 13-a Amaskomunikila Premio pri Ĉinlingva Literaturo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments