El Popola Ĉinio>头条新闻>

9aero vendis tri biletojn kontraŭ naŭ juanoj por ĉiu flugo

| 2015-04-28
Bookmark and Share

 

    La 27an de aprilo la flugkompanio 9aero publikigis siajn donitaĵojn pri laborrezulto en la unua trimestro de la kuranta jaro. 95,6% da sidlokoj de la flugoj de Kantono al Hongkongo estis okupitaj, kaj la averaĝa okupateco atingis 94,3%, pli multe ol aliaj flugkompanioj. Krome, en la unua trimestro la kompanio vendis pli ol 2 400 biletojn kontraŭ naŭ juanoj kaj 99 juanoj, kaj averaĝe estis tri biletoj kontraŭ naŭ juanoj por ĉiu flugo.

 

    La kompanio vendis 5 852 biletojn kontraŭ 199 juanoj aŭ pli malalta kosto, kiuj okupas 10% de la totala vendo. Interalie 1 739 biletoj estis venditaj kontraŭ 99 juanoj aŭ pli malalta kosto, kaj 709 biletoj estis venditaj kontraŭ naŭ juanoj, kaj ili okupis respektive 30% kaj 12% de la malmultekostaj biletoj.

 

    La kompanio sub la ŝanhaja flugkompanio Juneyao estis fondita en februaro 2014. Ĝi estis aprobita de la Ŝtata Civil-Aviada Administracio de Ĉinio kun kapitalo de 600 milionoj da juanoj. Kiel la unua malmultekosta flugkompanio en centra kaj suda Ĉinio ĝi ekfunkciis en la 15a de januaro 2015, kaj nun ĝi unuafoje publikigis sian laborrezulton.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments