El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Ouyang Xiu:Post pluvo en somero

| 2015-04-29
Bookmark and Share

 

Ouyang Xiu(1007~1072)

Post pluvo en somero

— laŭ melodio Feo ĉe Rivero

Ekster salikoj post tondraj krakoj,

Sekvas en somertago

Urĝa pluvo al lago.

Sur lotuso-folioj tiktakoj.

Ĉe angulo de turo pendas

Brila ĉielarka duono.

Ĉe balustrado de balkono

Lunleviĝon ambaŭ atendas.

=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

=0/ 0-0/ =0/

=0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/ =0/

=0/ -0/ =0/ 0=0/

0-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ 0=0/

Alflugas jen paro hirunda

Subrigardi al kort' profunda.

Jadaj hokoj falas.

Kurtenoj vualas.

Senmove ripozas ondar' malvarma,

Kaj mato sterniĝas sur lito ĉarma.

Ĉe kapkusenoparo kristala

Harpinglo kuŝas horizontala.

0=0/ 0=0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/ =0/

=0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

0-0/ -0/ =0/ 0=0/

0=0/ =0/ -0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Ouyang Xiu (1007~1072),kun adoltiĝa nomo Ouyang Yongshu, estis lokano de Luling (en nuna Yongfeng-gubernio, Jiang'xi-provinco). Ouyang Xiu memtitolis sin Ebria Avo. Li estis konfuceano, kortegano, verkisto de la Norda Song-dinastio (960~1127) kaj unu el la Ok Majstraj Verkistoj dum dinastioj de Tang kaj Song (618~1279). En sia oldaĝo Ouyang Xiu titolis sin Ermita Klerulo Liuyi (Ses Unu-oj) kaj klarigis, ke "Mi kolektis unu mil volumojn da antikvaj notoj, unu dekmil librojn, unu liuton, unu ŝaktabulon, unu kruĉon da vino plus unu maljunulo mi, tial mi nomis min Ermita Klerulo Ses-Unu-oj ".

 

    En libro Eksteraj Notoj de Taoshan-salono verkita de Jiang Yikui en Ming-dinastio (1368~1644) legiĝis jena epizodo:

 

    Kiam Ouyang Xiu funkciis kiel stabano en Henan, li havis intiman rilaton kun iu kantistino N. Siatempe s-ro Qian Weiyan funkciis kiel prefekto en Luoyang. Foje, s-ro Qian Weiyan aranĝis festenon en la malantaŭa ĝardeno de sia oficejo. Ouyang Xiu kaj la kantistino N ambaŭ alvenis malfrue. S-ro Qian riproĉis la kantistinon kaj demandis, kial ŝi ĉeestas malfrue? La kantistino respondis sin pravigante, ke ŝi sentis malbonan farton dum siesto en ripoza ĉambro pro la tro varma vetero kaj eĉ perdis sian oran harpinglon. Tiam s-ro Qian diris kun ŝerco: Se ŝi sukcesus peti novan poemon de Ouyang Xiu pri tio, li volonte kompensis al ŝi la perditan harpinglon. Petite s-ro Ouyang Xiu vere improvizis tiun novan poemon rapide. Kun granda ĝojo s-ro Qian pagis monon al la kantistino por la ora harpinglo.

 

    La poemo skribis pri la sceno post ekpluvo en kaj ekster la turo dum somera vespero post leviĝo de la luno. Preskaŭ ĉiuj versoj skribis pri pejzaĝo, sed la abunda sento kaŝiĝis en tiuj versoj pri-pejzaĝaj.

 

    El la unua verso ni sciis, ke tondraj krakoj aŭdiĝis trans salikoj. Barite de la salikoj la tondro aŭdiĝis malpli laŭte. La tondro okazis ekster salikoj. La urĝa pluvo falis en la lagon. Akvo de la lago miksiĝis kun la pluvo. Kiam la pluvo falis, la tondro jam ĉesis. Aŭdiĝis nur susuroj: "Sur lotuso-folioj tiktakoj".

 

    La pluvo ne estis forta kaj rapide resereniĝis. Brila ĉielarka duono subite aperis inter nuboj. Ho, senkompare bela pejzaĝo de vespera sereno!

 

    Kaj nun aperis la protagonistoj de la unua strofo: la duopo kiu kune aŭskutis la tondron kaj pluvbatojn. Sin apoginte ĉe balustrado de balkono ili aprezis la belan scenon kaj dum longa tempo ne volis foriri por atendi la lunleviĝon.

 

    Jen leviĝis nova lunarko. La dua strofo skribis plie. La duopo revenis post kurtenojn. Profundiĝis la nokta horo. La verso "Senmove ripozas ondar' malvarma, kaj mato sterniĝas sur lito ĉarma" bonege skribis la scenon, ke malvarmo naskiĝis el plena kvieto. Paro da kristala kapkusenoj, koloraj traboj kaj jadaj hokoj, la poeto per delikataj objektoj verkis la pompon de la ideala mondo.

 

    Fine la harpinglo kuŝanta horizontala vekis nian imagon pri la sendorma paro en la somera nokto kaj rezervis sufiĉan spacon por libera pensgalopo de legantoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments