El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Liu Yong:Adiaŭ en aŭtuno

| 2015-04-29
Bookmark and Share

 

Liu Yong (ĉ. 987 ~ ĉ. 1053)

Adiaŭ en aŭtuno

— laŭ melodio Pluvbatoj sur Sonoriloj

Cikad-ĉirpa ario

Ĉe adiaŭ-stacio.

Ekĉesis pluvo-falo

En krepuska vualo.

-0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/

-0/ =0/ 0=0/

Ekster urb-pordo de metropolo

Mi drinkas sub deprima humoro.

Dum ankoraŭ daŭras la kvermurmuro,

La ŝipo urĝas min al ekveturo.

-0/ 0=0/ -0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

Staras ni ambaŭ manpremaj,

Kun okuloj larmoplenaj,

Singultas ni meditaj,

Kun mil vortoj glutitaj.

=0/ 0=0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/

-0/ =0/ 0=0/

Trans mil lioj distas mia celo,

Post ondoj sub la suda ĉielo.

-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ 0=0/

Ekde pratempo bedaŭras pro disiĝ' persono.

Des plie en velkeco de aŭtuna sezono.

Kie mi vekiĝos ĉi-nokte sub krescento?

Jes, ĉe salika bordo, sub matena vento.

=0/ 0=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/

Turmentos nin post disiĝo longaj jaroj.

Ĉu belaj pejzaĝoj

Aŭ rozaj vizaĝoj,

Por mi ĉio nur vantaĵoj, nur amaroj.

0=0/ -0/ 0=0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

Eĉ se mi havos mil vortojn ampasie,

Al kiu mi povus diri emocie?

0-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Liu Yong(ĉ. 987~ĉ. 1053), kun adoltiĝa nomo Liu Qiqing, estis lokano de Chong'an (en nuna Fujian-provinco). Origine li nomiĝis Liu Sanbian, kun adoltiĝa nomo Liu Jingzhuang, poste li ŝanĝis sian nomon Liu Yong, kun adoltiĝa nomo Liu Qiqing. Laŭ aĝo inter siaj gefratoj li estis la sepa, tial oni ankaŭ nomis lin Liu la Sepa. Liu Yong estis majstra poeto (ci-isto) en la Norda Song-dinastio (960~1127), kaj okupis gravan lokon en la historio de ci-o (ĉina fiksforma poemo). Li bone konis muzikon, kun granda erudicio de ĉina kulturo. Li scipovis bele versi kun granda klereco, lerte uzante lokajn kaj popolan lingvaĵojn. Liaj poemoj estis facile legeblaj, ĝuis grandan popularecon kaj varman bonvenigon. Poste, kiel oni tiel komentis, ke “oni kantas poemojn de Liu Yong ĉie, kie troviĝas puta akvo”. Liu Yong verkis ci-ojn per energio de sia tuta vivo. S-ro Zheng Zhenduo (1898~1958) eĉ tiel diris, ke “Liu Yong havas neniun alian verkaĵon krom ci-o, neniun alian ŝaton krom ci-o, neniun alian scion krom ci-o.”(Vd. en la Ilustrita Historio de Ĉina Literaturo) Tia komento legiĝis eble iom ekscese, tamen bone akcentis pri la trajtoj de Liu Yong, kiu versis speciale pri ci-oj.

 

    Plejparto de poemoj de Liu Yong estis produktita je lia “kantado dum drinko” en volupta vivo en bordeloj,riĉa je muzika belo. Liaj poemoj ne nur ĝuis furoron dum lia vivo, sed ankaŭ donis grandan influon al postaj generacioj. Tamen, pro lia malrespekto al la vanta rango de korteganoj, liaj versaĵoj ofendis imperiestron, tial li havis neglatan vivovojon. Li estis tiel malriĉa, ke post sia forpaso Liu Yong havis enterigon nur dank' al monhelpoj far hetajroj kaj putinoj. La 12-a volumo de la ĉina fama novelaro Rakontoj por Instrui la Mondon ja skribis pri tio.

 

    Liu Yong tre lertis en versado de rakonta poemo laŭ lanta melodio. Tiu ĉi poemo versis pri la sceno de lia adiaŭo al sia amatino ĉe la adiaŭ-stacio antaŭ sia veturo for de la metropolo al la suda lando.

 

    La unua strofo estis pri adiaŭo de geamatoj per serio da scenoj: Vespere. Ekĉesis pluvo. Ĉe adiaŭ-festeno ekster la urb-pordo de la metropolo. Ke la ŝipo urĝigas lin al forveturo. La geamatoj manpremas unu la alian kun larmoplenaj okuloj. La rakonto disvolviĝis scenon post scenoj sinsekve, pri la pejzaĝo kaj la sento de geprotagonistoj, kvazaŭ malĝoja sceno en dramo.

 

    La dua strofo supozis pri la scenoj post la disiĝo. La tuta poemo legiĝis glate kaj flue kiel flugantaj nuboj aŭ kuranta akvo, sufiĉe bone versis pri la disiĝbedaŭro en la homa mondo.

 

    La lastaj du versoj havis tian efikon doni vivecon al bildo de drako, metante pupilojn al ĝiaj okuloj, tiel plibeligis la tutan poemon kaj fariĝis tre famaj frapversoj dum jarmilo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments