El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto Kantokonkurso

| 2015-04-29
Bookmark and Share

 

    Esperanto Hamburg festas sian 111-an jubileon kaj pro tio okazigos la unuan Hamburgan Esperanto-kantokonkurson. Je la 2a de oktobro 2015 oni havos la ŝancon prezenti al entuziasma publiko tri esperantlingvajn kantojn. Kaj la partoprenontoj certe gajnos: novajn spertojn, novajn amikojn, kaj premiojn inter 111 eŭroj kaj 333 eŭroj.

 

    Jen la kondiĉoj:

 

    Sendu al Esperanto Hamburg 3 registritajn esperantlingvajn kantojn en mp3-formato kiujn partoprenonto mem aŭ Esperanto-komponisto kreis. La kantoj devas esti novaj (ne publikigitaj antaŭ la jaro 2011).

 

    Esperanto Hamburg invitos 6 kantistojn. Ĵurio de Esperanto Hamburg elektos la kantistojn kiujn ili invitos.

 

    Dum la 2a de oktobro 2015 ekde 19:30 la konkurso okazos en granda salono de la kulturbutiko St. Georg en Hamburgo. Ĉiuj kandidatoj unue kantos du kantojn. La publiko en la salono estos la ĵurio kaj elektos la 4 kandidatojn kiuj kantos plian kanton. Denove la publiko decidos kaj du kandidatoj estos en la finalo kaj kantos sian favoratan kanton el la tri kantoj. Nun la publiko elektos la gajnanton.

 

    Jen la premioj:

    1a rango: 333 eŭroj (1 kandidato)

    2a rango: 222 eŭroj (1 kandidato)

    3a rango: 111 eŭroj (4 kandidatoj)

 

    Do ĉiu gajnos! Krome Esperanto Hamburg pagos por la kandidatoj kiuj loĝas for de Hamburgo: hotelĉambron aŭ privatan tranoktadon de la 2a al la 3a de oktobro kaj la vojaĝkostojn (inter 30 kaj 150 eŭroj laŭ la distanco).

 

    Sendu la kantojn en mp3-formato ĝis la 16a de aŭgusto 2015 al konkurso@esperanto-hamburg.de. Je la 20a de aŭgusto 2015 la ĵurio de Esperanto Hamburg decidos kiu ricevos inviton kaj Esperanto Hamburg tuj kontaktos lin aŭ ŝin.

 

(el Esperanto Hamburg)

Redaktoro:Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments