El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estis laŭdataj elstaraj laboristoj

| 2015-04-29
Bookmark and Share


Xi Jinping donas honoran diplomon de nacia modela laboristo.
 


Xi Jinping kaj aliaj ŝtatgvidantoj donas honorajn diplomojn de nacia modela laboristo kaj tiujn de nacia avangarda laborulo.

 

    Alvenos la Internacia Tago de Laboro. La 28an de aprilo en la Granda Popola Halo de Pekino Ĉinio okazigis solenan ceremonion por festi la Internacian Tagon de Laboro kaj laŭdi naciajn modelajn laboristojn kaj avangardajn laborulojn.

 

    Li Keqiang prezidis la ceremonion, kaj Liu Yunshan deklaris la decidon pri la laŭdo. La decido montras, ke ekde la jaro 2010, precipe post la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ, aperis en diversaj kampoj multe da avangardaj figuroj, kiuj amas siajn proprajn laborojn, emas novigon, havas noblan karakteron aŭ akiris gravajn atingojn sur siaj propraj postenoj, tial la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis doni al 2 064 homoj la honoron de nacia modela laboristo kaj al 904 homoj la honoron de nacia avangarda laborulo.

 

    Xi Jinping emfazis: "Malgraŭ ŝanĝiĝoj de la tempo aŭ kondiĉoj, ni devas respekti laboron kaj laboristojn, subtreki la rolon de la laborista klaso kaj vastaj amasoj de la popolo. Tio estas la celo de nia celebrado de la Internacia Tago de Laboro."

 

    Li esperas, ke la laborista klaso kaj vastaj amasoj de la popolo pli strikte unuiĝos ĉirkaŭ la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, disvastigos la spiriton de modelaj laboristoj, la spiriton de laboro, kaj la noblan karakteron de la ĉina laborista klaso kaj vastaj amasoj de la popolo, kaj kreos brilajn heroaĵojn sur la granda vojaĝo al atingo de la du centjaraj celoj kaj subtenu realigon de la ĉina revo per siaj laboroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments