El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unuaj helpmaterialoj de Ĉinio atingis Nepalon

| 2015-04-29
Bookmark and Share


Ĉina armea aviadilo atingis Katmanduon.

 

    Je la 11-a horo antaŭtagmeze de la 28-a de aprilo laŭ la loka tempo, atingis Katmanduon la unua armea aviadilo kun urĝaj helpmaterialoj de 186 tunoj. Krome, jam en la 27-a la ĉina sav-taĉmento komencis kurac-helpon.

 

    Pro manko de spaco en la flughaveno, multaj alilandaj aviadiloj kun sav-taĉmentoj kaj -materialoj ankoraŭ atendas taŭgan tempon por surteriĝi. Ĉinio daŭre parolos kun la nepala flanko por laŭeble sendi taĉmentojn kaj materialojn al la regionoj trafitaj de la tertremo.

 

    Krome, pli ol 2 mil ĉinaj civitanoj revenis hejmen per ĉinaj aviadiloj. La ĉinaj aviadil-kompanioj daŭre akceptos ĉinojn kiuj estas en Nepalo kaj volas reveni al Ĉinio.

 

    Laŭ oficiala informo publikigita en la 28-a, la nombro de mortintoj pro la ĉi-foja tertremo superis 4 300 personojn kaj tiu de vunditoj -- 8 000 .

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments