Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Ĉiutaga vivo de scienc-esploristoj sur la ŝipo Xuelong

| 2015-04-29
Bookmark and Share

    La 6-an de aprilo la ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong veturis en marareon oriente de Taiwan. Tio signifis, ke baldaŭ finiĝos la scienca esplorado de la 31-a scienca ekspedicio de Ĉinio en Antarktio. Matene de la 30-a de oktobro 2014, la 31-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio ekveturis de Ŝanhajo per la ŝipo Xuelong por plenumi esploran taskon en Antarktio. Dum 163 tagoj la scienc-esploristoj ne nur plenumis sian labortaskon, sed ankaŭ havis riĉan ĉiutagan vivon.

 


Kuracisto Huang Gang donanta al la malsana scienc-esploristo medicinan ekzamenon per aparato de B-Ultrasono la 28-an de novembro 2014

 

    Kvankam la hospitalo sur la ŝipo Xuelong areas nur je ĉirkaŭ 10 kvadrataj metroj, tamen al ĝi ne mankas konsultejo, operaciejo, medikamentejo, elektrokardiografo, B-ultrasonografio, radiografia aparato kaj aliaj medicinaj ekipaĵoj.

 


Manĝado dum la malferma tago de Xuelong en Christchurch de Nov-Zelando la 27-an de januaro 2015

 

    Dum la ĉi-foja scienca esplorado en Antarktio, la ĉina scienca ekspedicio faris internaciajn kunlaborojn kun multaj landoj. Krom subskribo de la interkonsento-memorando pri kunlaboroj inter Ĉinio kaj Aŭstralio dum ekspluato en Antarktio, la scienca ekspedicio faris interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun tiuj el Turkio, Tajlando, Nov-Zelando, Italio, la Korea Respubliko kaj aliaj landoj.

 


Zhao Yanping (meze), ŝipestro de Xuelong, meteologoj Huang Huanqing (dekstre) kaj Zhang Chi en diskutado pri la vetero la 16-an de marto 2015

 

    Dum la ĉi-foja scienc-esplorado la ŝipo Xuelong navigis entute ĉirkaŭ 30 mil marmejlojn. Ĝi trapasis marareojn kun komplikaj meteologiaj kondiĉoj kaj kvarfoje veturis en "diablan okcidentventan zonon", multfoje renkontiĝis kun tajfunoj, glacineĝon kaj aliaj malbonaj veteroj. Do la ĝustatempa prognozo pri veterstatoj estas tre grava por la scienca esplorado.

 


Kuiristoj dum preparado de manĝaĵoj la 3-an de aprilo 2015

 

    5 kuiristoj sur la ŝipo Xuelong prenis sur sin pezan laboron, ĉar ili respondecis pri ĉiutagaj tri manĝaĵoj de 154 scienc-esploristoj kaj por unu manĝo ili devis uzi pli ol 100 ovojn kaj pli ol 50 terpomojn. Dank' al multjara surmara vivado ili ĉiuj havas la lertecon tranĉi legomojn kaj kuiri manĝaĵojn sur skuata ŝipo.

 


Scienc-esploristoj en tirado de la helikoptero Xueying al hangaro la 6-an de decembro 2014

 

    La scienc-esploristoj sur la ŝipo Xuelong estis solidarecaj kaj pretiĝis helpi unuj al la aliaj. Ili ofte partoprenis en volontaj laboroj, kiaj puŝado de aviadilo en hangaron, helpo de kuiristoj en ilia kuirado kaj transporto de materialoj.

 


Scienc-esploristoj dum lernado en la "Universitato de Antarktio" sur la ŝipo Xuelong la 8-an de novembro 2014

 

    La "Universitato en Antarktio" estas tradicia programero specifa de la ŝipo Xuelong. La lecionoj funkciis dum la tuta navigado. La "instruistoj" estas scienc-esploristoj el diversaj kampoj. Ili instruis sciojn pri la polusa regiono, fotado kaj urĝa savado. Antaŭ finiĝo de la scienca esplorado ĉiuj membroj ricevis "diplomon" de la "Universitato en Antarktio" por memoro.

 


Scienc-esploristoj dum legado en la biblioteko sur la ŝipo Xuelong la 10-an de decembro 2014

 

    La biblioteko sur la ŝipo Xuelong estis malfermita ĉiu-semajne. Ĝi estas la loko plej ŝatata de la scienc-esploristoj. En la biblioteko estas pli ol 4 mil ekzempleroj da libroj kaj pli ol 300 videodiskoj, kiuj senĉese "ŝargis" la scienc-esploristojn.

 


Scienc-esploristoj en konkurso de karto-ludoj la 28-an de marto 2015

 

    Pro manko de telekomunika reto la scienc-esploristoj ne povis telefoni. Tamen ili riĉigis sian postlaboran vivon per diversaj amuzaĵoj kiaj konkurso de karto-ludoj, tiu de tabloteniso kaj de karaokeo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments