Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

"Grandan komunan liton" adiaŭis la elementa lernejo Nongyong

| 2015-04-29
Bookmark and Share


Lernantoj en farado de gimnastiko laŭ radiomuziko sur la nova sportejo de la lernejo la 24-an de novembro 2014

 

    La elementa lernejo Nongyong troviĝas en la vilaĝo Bansheng de la Dahua-a Jaŭ-nacia Aŭtonoma Gubernio de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. Situante profunde en monto la lernejo estis fondita en la jaro 1964. Ĝi distancas je 110 kilometroj for de la gubernia urbo. Kun tre maloportuna trafiko la lernejo havas gravan taskon eduki infanojn, kiuj loĝas en proksimaj 22 vilaĝoj.

 


La elementa lernejo Nongyong en konstruado la 18-an de junio 2014

 

    Ĉe sia ekfunkciiĝo la lernejo posedis nur 8 ĉambrojn el adoboj kaj 4 el ŝtonoj. Dum la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi havis du-etaĝan domon por instruado kaj vicon da ĉambroj por loĝado de lernantoj kaj kuirado. Tiam la instruistoj loĝis en domoj por maljunuloj seninfanaj. La podioj en la klasĉambroj, kretoj kaj unu lernolibro estis ĝiaj tutaĵoj por instruado.

 


Lernantoj en la nova biblioteko de la lernejo la 24-an de novembro 2014
 


Lernanto portanta vatitan litkovrilon dum irado al la lernejo la 3-an de septembro 2012

 

    En la lernejo Nongyong estas pli ol 250 lernantoj. Plejparto de ili estas geknaboj, kies gepatroj laboras en aliaj lokoj. Ĉiusemajne por viziti la lernejon ili devas transgrimpi montegon 1-2 horojn. Antaŭe en la lernejo 30-40 lernantoj loĝis en unu ĉambro kun la areo de iom pli ol 10 kvadrataj metroj. Kelkaj lernantoj dormis kune sur unu lito. Pro manko de akvo la lernejo devis kolekti pluvakvon ĉe la tegmento kaj poste kondukis la akvon per plastaj tuboj en akvorezervejon por trinkado de la lernantoj.

 


Du lernantoj kovrataj per vatitaj litkovriloj provizitaj de la lernejo la 7-an de januaro 2015
 


Ekde januaro de 2015 lernantoj ne plu bezonas porti pakaĵon survoje al la lernejo.

 

    Dum la lastaj du jaroj profitante de la subtenado de diversaj rondoj de la socio en la lernejo sinsekve ekfunkciis nova loĝejo por lernantoj, tiu por instruistoj kaj laborantoj, manĝejo, akvorezervejo, banejo, biblioteko kaj necesejo kun investo de pli ol 3 milionoj da juanoj. Kelkaj bonkoruloj el Guangdong, Pekino kaj aliaj lokoj donacis al lernantoj skribilarojn, litkadrojn, vatitajn litkovrilojn, lernejajn uniformojn kaj aliajn uzaĵojn por lernado. Nun la lernantoj jam adiaŭis la vivon, ke kelkaj homoj devis kune dormi sur unu lito. La geknaboj, kiuj venas el montvaloj, povas ekkoni la brilan mondon per modernaj instruaj ekipaĵoj.

 


Lernantoj dum manĝado en la lernejo la 6-an de januaro 2015
 


Dum lavado de manĝiloj post tagmanĝo la 12-an de novembro 2014

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments