El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fondita en Ŝanhajo la Fotocentro de la Silka Vojo

| 2015-04-30
Bookmark and Share

 

    La 29an de aprilo en Shilongyuan-ĝardeno de Ŝanhajo estis fondita la Fotocentro de la Silka Vojo. Tio estas atingo de studo kaj esploro de ĉina fotisto Deke Erh en la pasintaj 15 jaroj. La centro estos senpage malfermita al la publiko.

 

    En la jaro 2000 Deke Erh komencis sian planon pri fotado laŭ la Silka Vojo. Li kaj lia edzino veturis laŭ la Silka Vojo 18 mil kilometrojn de Ŝanhajo ĝis Hamburgo de Germanio en 56 tagoj.

 

    Ĉijare lia centro malfermos novan ĉapitron, kaj la fotado etendiĝos ĝis la maro. Baldaŭ li ekveturos de Ŝanhajo, kaj laŭ plano li ŝipe vojaĝos 11,549 marmejlojn en 109 tagoj, interalie 96 tagoj por surtera intervjuo, kaj finos la teman fotadon pri la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento en Eŭropo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments