El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tuliptapiŝo en Pekino

| 2015-04-30
Bookmark and Share

 

 

 

    La 29an de aprilo tapiŝo konsistanta el kvinkoloraj tulipoj ekaperis en la Pekina Botanika Ĝardeno. Tio estas la unua tuliptapiŝo en Ĉinio.

 

    La tuliptapiŝo longas je 12 metroj kaj areas ĉirkaŭ 150 kvadratajn metrojn. La kvin koloroj, ruĝa, flava, blanka, rozkolora kaj oranĝa, faras la tapiŝon tre bela, kaj la centra desegno estas ruĝa "kruco" kun signifo de amo kaj zorgo. La tapiŝo estas dividita de padoj por irado de la vizitantoj.

 

    La tuliptapiŝo estas aranĝita laŭ la dezajno de Nederlando por la Tulipa Tago. Ĝi estas montrado de la ĝardenistiko de tulipoj. Pekinanoj povas sperti la malfruan printempon per ĉarmo de la floroj dum la ferioj de la Internacia Tago de Laboro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments