El Popola Ĉinio>头条新闻>

Uncio unuafoje fotita ĉe la fonto de Jangzio, Ĉinio

| 2015-04-30
Bookmark and Share

    La 29-an de aprilo, Verda Rivero, ĉina neregistara organizo por mediprotektado, anoncis, ke ĝi kaptis fotojn kaj videaĵojn de vivanta uncio ĉe la fonto de Jangzio per transruĝa fotilo. Tio estas la unua fojo ke oni fotis uncion en ĉi tiu regiono, kaj pluapaŝe atestas ke uncioj estas grava parto de la loka ekologia medio.

 


La prenkreskita uncio paŝas sub iu krutaĵo de la monto Bande en Hoh Xil, fonto de Jangzio.
 

 

    Uncio apartenas al la familio felisedoj, vivas sur la plej alta altebenaĵo en la mondo inter la bestoj de tiu ĉi familio, kaj estas unu el la unuaklasaj bestoj protektataj de Ĉinio. Ĝia nombro malgrandiĝas jaron post jaro, nun en la tuta mondo estas nur malpli ol 3 500. Ĝi estas unu el la plej endanĝerigitaj kaj protektendaj bestoj sur la listo en la Ruĝdatuma Libro de la Internacia Unio por la Konservado de Naturo, en la unua apendico de la Konvencio pri Internacia Negoco de Endanĝerigitaj Specoj de Sovaĝaj Bestoj kaj Vegetaĵoj kaj en la Ruĝdatuma Libro de Ĉinaj Endanĝerigitaj Bestoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments