El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ĉina Pavilono en la ĝardeno de la Milana Monda Ekspozicio

| 2015-04-30
Bookmark and Share


La Ĉina Pavilono en la ĝardeno de la Milana Monda Ekspozicio

 

    La Ĉina Pavilono en la ĝardeno de la Milana Monda Ekspozicio havas aspekton de "ondiĝanta tritikokampo" kun la ĉina tradicia Xieshan-stila elemento. Por akordiĝi kun la ĉeftemo de la ekspozicio pri agrikulturo kaj greno oni uzis bambuojn kaj tegolojn sur la tegmento de la Ĉina Pavilono. En la pavilono estas 5 ekspozici-areoj: Enkonduko, Ĉielo, Tero, Homoj kaj Harmonio. La eksponaĵo "Rigardo al la kampo" en la ekspozici-areo Tero konsistas el 20 mil artefaritaj tritikaj spikoj kun lampoj LED sur ilia supra parto. Ĝi prezentas al la vizitantoj la scenon de kampo kun tridimensia efiko.

 

    La Milana Monda Ekspozicio inaŭguriĝos la 1-an de majo. Tiu-tage la Ĉina Pavilono oficiale malfermiĝos al la publiko.

 


La enirejo de la Ĉina Pavilono
 


La artefaritaj lampoj LED en la Ĉina Pavilono
 


La ŝtonaj leonoj antaŭ la Ĉina Pavilono

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments