El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kolora nubo aperis en la ĉielo super la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio

| 2015-05-04
Bookmark and Share

    Je la 13-a horo kaj 10 minutoj en la 3-a de majo subite aperis kolora nubo en la ĉielo super la urbo Zhangye de la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio. La nubo estis kolorriĉa kiel ĉielarko, la sep koloroj horizontale montriĝis kiel kolorŝanĝebla rekta mezurilo, kaj la fenomeno daŭris dum duona horo.

 

 

 

    Tia fenomeno estas kaŭzata de la sunlumo kaj ennubaj glacietoj. La kaŭzo estas kiel tiu de ĉielarko: sub taŭga klimato, kiam la sunlumo kaj la nubo estas respektive en ĝusta loko por formi certan angulon, la sunlumo trapasas la nubon kaj tiam pro reflekto kaj refrakto la glacietoj aŭ akvogutoj disigas la lumon kaj elmontras la sep kolorojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments