El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pentrado laŭlonge de la Granda Kanalo

| 2015-05-04
Bookmark and Share

 

    Lastatempe en la arbaro-parko de Tongzhou-distrikto en Pekino komenciĝis pentrado laŭlonge de la Granda Kanalo sub la titolo "Bela Ĉinio, Miljara Granda Kanalo".

 

    La aktivaĵo estas kultura kaj arta projekto kunaranĝita de la Ĉina Asocio por Akcelo de la Kultura Industrio kaj la Propaganda Sekcio sub la Kompartia Komitato de Tongzhou-distrikto. En junio 2014 la Granda Kanalo de Ĉinio estis enlistigita kiel monda kultura heredaĵo, kaj fariĝis la 32a monda kultura heredaĵo en Ĉinio kaj la 46a heredaĵo en la mondo. La kuranta jaro signas la unuan datrevenon de la enlistigo de la Granda Kanalo kiel monda heredaĵo. La organizantoj invitas modernajn artistojn esplori en unu jaro la folklorojn, kondiĉojn, historiajn kaj kulturajn restaĵojn en la urboj laŭlonge de la Granda Kanalo, priskribi kaj diskonigi la kulturon de la Granda Kanalo per pentraĵoj, kaligrafaĵoj kaj fotoj. Dume pentristoj kolektos materialojn por la pentraĵo "la mil-kilometra kanalo". Estas la unua fojo post la fondiĝo de la nova Ĉinio, ke konataj pentristoj sisteme bildigas la Grandan Kanalon.

 

    La Granda Kanalo inter Pekino kaj Hangzhou, longa je 1 797 kilometroj, estas la plej longa kanalo kun plej grandioza konstruo. Tiu ĉi kanalo, la Granda Muro kaj la irigacia sistemo en Xinjiang estas rigardataj la tri plej grandiozaj konstruoj de la antikva Ĉinio. Hodiaŭ ĝi ankoraŭ estas uzata. La kanalo ludas gravan rolon por la ekonomia kaj kultura disvolviĝo kaj interŝanĝo inter norda kaj suda Ĉinio, precipe por la disvolviĝo de la agrikultura ekonomio en la regionoj laŭlonge de la Granda Kanalo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments