El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Serio da fotoj de paĉjo kaj filino por memori panjon

| 2015-05-04
Bookmark and Share

 

    Ben kaj Ali geedziĝis en 2009. En sia ĵus aĉetita nova domo, ili prenis serion da geedziĝaj fotoj kiel atesto de sia superba amo. Sed, nur duonjaron post ilia geedziĝo trafis ilin malfeliĉo: kancero, kiu poste forprenis la vivon de Ali. En 2011 ŝi forpasis, forlasante siajn Ben kaj junaĝan filineton.

 

 

    Sopirante panjon, la filineto kune kun Ben faris tiun serion da fotoj. La maldekstraj fotoj estis faritaj en ilia geedziĝa tago en 2009 kaj la dekstraj ĵus faritaj de li kaj lia junaĝa filineto. Jen estas ankaŭ tiu ĉi pordo-krado.  

 

 

    Estas ankaŭ tiu ĉi ŝtuparo.

 

 

    Ankaŭ tiu ĉi pordo.

 

 

    Tamen ne estas panjo.

 

 

    Paĉjo diris, ke li volas kune kun la filino reprodukti siatempajn scenojn por sentigi al ŝi kiel tiutempe debutis la malgranda familio en tiuj lokoj kaj kiel la du amantoj imagis en tiu nova domo la vivon post ŝia naskiĝo, kaj ke poste ŝi vere venis en ilian vivon.

 

 

    La okuloj estas ankoraŭ plenaj de amo.

 

 

    Multaj homoj demandis lin, ĉu li ne sentis malĝojon, farante tiujn fotojn. Al tiu demando li respondis: "Kvankam mi ja estis tre afliktita, tamen tiu ĉi ne estas rakonto pri malĝojo. Ĝi estas rakonto pri amo."

 

 

(el www.newshootedu.com)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments