El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝis kun Eric Chu

| 2015-05-04
Bookmark and Share

 

    Matene de la 4a de majo en la Granda Popola Halo de Pekino Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, renkontiĝis kun Eric Chu, prezidanto de ĉina Kuomintango, kaj lia sekvantaro. La ĉefoj de la du partioj interŝanĝis opiniojn pri kontaktoj inter la du partioj kaj la rilatoj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.

 

    Xi Jinping diris, ke la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo staras ĉe nova grava punkto. Disvolvi la rilatojn inter la du bordoj estas grava demando alfrontata de la politikaj partioj kaj sociaj rondoj de la du bordoj, kaj koncernas al la estonteco de la ĉina nacio kaj la ŝtato kaj al la bonfarto de kelkcent milionoj da homoj, kaj tio estas pensinda por ĉiuj. Li akcentis, ke la du partioj devas fortigi interŝanĝojn, resumi spertojn, esplori kaj pentri la perspektivon de la disvolvado de la du partioj por kune krei la estontecon de la rilatoj inter la du bordoj kaj konstrui la du-bordan komunumon de la komuna sorto.

 

    Xi Jinping prezentis kvin-punktan proponon. Li opiniis, ke unue, persisto en la interkonsento farita en la jaro 1992 kaj la opono kontraŭ "sendependiĝo de Taiwan" estas la politika bazo de paco kaj disvolvado de la rilatoj inter la du bordoj, kaj ĝia kerno estas, ke la ĉina ĉeftero kaj Taiwan ambaŭ apartenas al Ĉinio; due, profundigi integriĝon de interesoj de la du bordoj, realigi reciprokan profiton kaj kungajnon de la du bordoj kaj akceli bonfarton de la dubordaj ĉinoj estas la celo antaŭenpuŝi pacan disvolvadon de la rilatoj inter la du bordoj; trie, interŝanĝoj inter la du bordoj fundamente estas tiuj inter homoj, kaj la plej grava estas anima komunikado; kvare, la du partioj kaj la du bordoj devas konsideri la aferon en granda aranĝo, serĉi komunajn punktojn flankenlasante diferencojn, kaj akceli politikan interfidon laŭ la spirito de reciproka respekto; kaj kvine, rejuniĝo de la ĉina nacio postulas kunlaboron de la du bordoj.

 

    Eric Chu diris, ke en la jaro 1992 danke al la komuna penado de la Asocio de Rilatoj de la Taiwan-a Markolo kaj la Interŝanĝa Fondaĵo de la Taiwan-a Markolo estis farita la interkonsento pri "la du bordoj apartenas al unu Ĉinio". Sur tiu bazo la du flankoj okazigis plurajn kunvenojn por ŝanĝi la kontraŭstaron en kunlaboron kaj interŝanĝon. Post la jaro 2005 Kuomintango aneksis la enhavon de la interkonsento al sia programo. Sugestoj pri ekonomia kaj kultura forumoj de la du bordoj estis iom post iom efektivigitaj en interŝanĝoj kaj kunlaboro. Ĉiu el la du bordoj de la Taiwan-a Markolo apartenas al la ĉina nacio, kaj ambaŭ estas parto de la komunumo de la komuna sorto. Paca disvolvado de la du bordoj jam akiris multajn fruktojn. Li esperis ankaŭ, ke surbaze de la interkonsento farita en la jaro 1992 la du bordoj kunlaboros man-en-mane en regiona paco, mediprotekto, ekonomia reĝustigo, kaj la disvolvaj atingoj de la rilatoj inter la du bordoj profitigos pli da bazaj popol-amasoj, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj la junularo kaj antaŭenpuŝos plu la pacan disvolvadon de la interrilatoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments