El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestos la ceremonion por memori la 70-an datrevenon de la venko de la Granda Patriota Milito kaj vizitos Rusion, Kazaĥion kaj Belorusion

| 2015-05-05
Bookmark and Share

 

    La 4-an de majo Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, anoncis, ke laŭ invito de la kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos Kazaĥion en la 7-a de majo.

 

    Laŭ invito de rusa prezidento Vladimir Putin, Xi Jinping vizitos Rusion de la 8-a ĝis la 10-a de majo.

 

    Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Belorusio de la 10-a ĝis la 12-a de majo laŭ invito de ĝia prezidento Alexander Lukashenko.

 

    Dum la vizito, Xi Jinping ĉeestos la ceremonion por memori la 70-an datrevenon de la venko de la Granda Patriota Milito en Moskvo, intervidiĝos kun rusaj kaj belorusaj veteranaj soldatoj, kiuj partoprenis en la Dua Mondmilito, kaj vizitos la Historian Muzeon de la Granda Patriota Milito en Belorusio.

 

    La vojaĝo de Xi Jinping al Eŭropo kaj Azio havos gravan signifon. Ĝi evidentigos la decidon kaj fidon de Ĉinio kaj Rusio, ke kiel konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco de UN kaj venkintaj landoj de la Dua Mondmilito ili volontas kune kun la internacia socio konservi la rezultojn de la venko de la Dua Mondmilito kaj defendi la pacon de la mondo. La vizito plue profundigos la reciprokutilajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj la tri landoj, liveros novan movforton por antaŭenpuŝi konstruadon de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo en Eŭropo kaj Azio kaj alportos novajn ŝancojn por regiona disvolvado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments