El Popola Ĉinio>头条新闻>

Radioamatoroj festis sian tagon

| 2015-05-05
Bookmark and Share

 

    La 5a de majo estas la Tago de Ĉinaj Radioamatoroj. En la mateno de la antaŭa tago 470 radioamatoroj kolektiĝis sur la placo de Yibin-distrikto de la urbo Luoyang. Ili kontaktiĝis kun samideanoj en aliaj urboj per siaj propraj radioaparatoj, kaj demonstris al la ĉeestantoj starigon de kurtonda radiostacio kaj la teknikon de krizokaza komunikado.

 

    Amatoro Zhang Ke diris, ke por ordinaraj homoj estas malfacile distingi la tiktakon, kaj nur tiu, kiu estas trejnita, povas kompreni la signifon. "Aŭskultu atenteme, tiu sono estas ritma, kaj ni povas laŭ malsamaj ritmoj esprimi diversajn signifojn. Ni ĝuas tian senton de komunikado per radiosignaloj." Zhang Ke klarigis al la ĉeestantoj.

 

    Li Shen, ĝenerala vicsekretario de Radio-Asocio de Luoyang, konigis, ke en lia urbo estas miloj da radioamatoroj, kaj ili ofte komunikiĝas kun siaj samideanoj ĉinaj kaj alilandaj per radio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments