El Popola Ĉinio>头条新闻>

Blindula kinejo rakontis 300 filmojn

| 2015-05-05
Bookmark and Share

 

    En ordinara korto de la strato Tambura Turo de Pekino troviĝas blindula kinejo Xinmu, kiu estas nur 20-kvadratmetra ĉambro kun likvokristala televidilo, DVD-aparato kaj kelkaj seĝoj... Tamen ĝi estas rigardata de blinduloj kiel "paradizo", ĉar tie oni voĉlegas filmojn, televidprogramojn kaj aliajn videaĵojn por blinduloj. Ĝis nun la kinejo tiumaniere "rigardigis" pli ol 300 filmojn al blinduloj.

 

    "Rakonti filmojn estas bonega maniero por kompensi vidinformojn de blinduloj. Per priskribo de spaco, flugo, eksplodo, pejzaĝo, formo, mieno ili povas pli bone kompreni la vivon, sonon kaj la vidajn rilatojn. Tio ne nur estas ĝui filmojn, sed ankaŭ kompreni medion kaj vivstaton, kaj tiel tiu vundebla grupo fariĝis partoprenanto kaj egale ĝuas la socian vivon," diris Wang Weili, fondinto de la kinejo.

 

    En la estonteco la kinejo invitos al si rilatajn aktorojn de la filmoj por pliigi la interaktivecon de la programoj, kaj tiel la aktoroj povos rekte komunikiĝi kun la blinduloj kaj veki pli da zorgo de la socio al la handikapula grupo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments