El Popola Ĉinio>头条新闻>

Teamo el cent kameloj marŝas laŭ la Silka Vojo

| 2015-05-06
Bookmark and Share


La 5-an de majo la "te-komercista" teamo el cent kameloj rondiris laŭ la antikva sonorilturo de la urbo Zhangye, iama grava punkto sur la antikva Silka Vojo, en la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio.
 

 

    La 5-an de majo la "te-komercista" teamo el cent kameloj atingis la urbon Zhangye, iama grava punkto sur la antikva Silka Vojo, en la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio.

 

    Kelkdek mil lokanoj amasiĝis por rigardi la teamon kiu konsistas el 136 kameloj. La lastaj portis sur si la membrojn de la teamo vestitajn en antikvaj kostumo de te-komercistoj sur la Silka Vojo.

 

    La teamo ekmarŝis en septembo 2014 de la provinco Shaanxi, siatempa komenco de la Silka Vojo, kiel la projekto "Kultura vojaĝo de te-komerco laŭ la Silka Vojo".

 

    Laŭ la konigo, la teamo uzos unu jaron por marŝi de Shaanxi tra Gansu, Ningxia, Qinghai kaj Xinjiang laŭ la tradicia vojlinio de la Silka Vojo, kaj atingos Alma-Ata, Kazaĥio. Laŭplane en marto 2016 la teamo revenos al Ĉinio. Dum la 15-mil-kilometra vojaĝo, la teamo faras diskonigon pri la Silka Vojo kaj propagandas por lokaj produktaĵoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

1  2  3  4  5  6  7  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments